Evertype Publishing

Wonderland & Carrolliana

Middle-earth & Tolkieniana

Oz & Baumiana

Books in Cornish, Breton, & Welsh

Books in Irish, Gaelic, & Manx

Books in Scots

Books in English dialects

Constructed Languages

Books in Esperanto

Books in Volapük

Books in African languages

Books in Germanic languages

Books in Indo-Iranian languages

Books in Polynesian languages

Books in Romance languages

Books in Slavic & Baltic languages

Books in Turkic & Caucasian languages

Books in Uralic languages

Fiction in English

Children’s books

Language & Linguistics

Philosophy & Religion

Poetry

Cookery

Nonfiction

Complete catalogue

   Libroj en Esperanto
Books in the Esperanto language.
Trezorinsulo
By Robert Louis Stevenson, translated into Esperanto by Grace Kirkwood, with illustrations by Louis Rhead
2021. ISBN 978-1-78201-300-6 (paperback), 978-1-78201-299-3 (hardcover)

Robert Louis Stevenson verkis Trezorinsulo en 1880 aŭ 1881, komencinte ĝin en Braemar, Skotlando, kie lia patro helpis per ideoj ĉerpitaj el la propraj maristaj spertoj. Ĝi estis finita dum lia dua vizito al Davos en la vintro de 1881-1882. Trezorinsulo, kiu aperis kiam la aŭtoro estis 31-jara, estis lia unua longa romantika rakonto, kaj havigis al li unuan guston de populara sukceso tiam, kiam la romano estis eldonita libroforme. En oktobro 1881 ĉi tiu rakonto komencis aperi kiel serio en angla gazeto nomita Young Folks (Junaj Personoj). La titolo tiutempe estis The Sea Cook, or Treasure Island (La Markuiristo, aŭ Trezorinsulo), sed kiam ĝi eldoniĝis libroforme en majo 1883, la nomo estis simple Trezorinsulo. La traduko en Esperanto estas farita de Grace Kirkwood, kaj aperis en 1977.

Drakulo kaj La Gasto de Drakulo
By Bram Stoker. Translated into Esperanto by Patrick H. Wynne. With illustrations by Mathew Staunton
First edition, 2021. ISBN 978-1-78201-288-7 (hardcover), 978-1-78201-289-4 (paperback).

Kiam juna solicitoro Jonathan Harker vizitas Transilvanion por helpi al Grafo Drakulo en la aĉeto de domo en Londono, li eltrovas pli pri sia kliento kaj lia kastelo ol li eble dezirus… La klasika romano Dracula fare de Bram Stoker estas prezentita ĉi tie en nova Esperanta traduko de Patrick H. Wynne. Dracula estis unue publikigita en 1897, kaj havis profundan influon sur monda literaturo. Ĝia enorma populareco de post ĝia publikigo estas sole respondeca por generado de eksterordinara vampira subkulturo en la dua duono de la dudeka jarcento. Pli ol mil romanoj kaj centoj da filmoj roligas Drakulon aŭ aliajn vampirojn, sen mencii la sen­nombrajn desegnofilmojn, komiksojn, kaj televidajn programojn fundamente inspiritajn de ĉi tiu verko de Stoker. Ĉi tiu eldono ankaŭ inkludas Esperantan tradukon de la novelo “Dracula’s Guest”, kies angla originalo estis unue publikigita en 1914 de la vidvino de Stoker, Florence, kiu diris pri la rakonto: “Ĝi estis origine eltranĉita el la romano pro la longeco de la libro, kaj eble montriĝos interesa al la multaj legintoj de tio, kion oni konsideras la plej rimarkinda verko de mia edzo.”

La Mirinda Sorĉisto de Oz
By L. Frank Baum, translated into Esperanto by Donald Broadribb, and illustrated by W. W. Denslow
2018. ISBN 978-1-78201-213-9

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas rakonto far L. Frank Baum pri knabineto nomata Dorothy, kiu kun sia hundo Toto estas forportata de ciklono el Kansas al la stranga kaj bela lando Oz. Ĉi tie ŝi decidas viziti la Smeraldan Urbon por peti ĝian reganton, sorĉiston nomatan Oz, ke li resendu ŝin hejmen. Dumvoje ŝi renkontas Birdo­timigilon, kiu serĉas cerbon; Stanan Lignohakiston, kiu volas havi koron; kaj Malkuraĝan Leonon, kies sola deziro estas posedi kuraĝon. La malgranda kom­panio renkontas multajn danĝerojn kaj mirindajn aventurojn laŭ sia vojo, sed sukcese atingas la Smeraldan Urbon sendamaĝe, dank’ al la pensemo de la Birdotimigilo, la tenera zorgado de la Stana Lignohakisto, kaj la sentimeco de la Malkuraĝa Leono. Ĉi tiu estas la libro, kiu inspiris la faman filmon de 1939—kiu diferencas de la originala libro multmaniere!

La Hobito, aŭ, Tien kaj Reen
By J.R.R. Tolkien, translated into Esperanto by Christopher Gledhill. Edited and Revised by Patrick H. Wynne.
2015. ISBN 978-1-78201-110-1. ISBN 978-1-78201-109-5 (paperback)

Tiu ĉi amata fantasta klasikaĵo por legantoj ĉiuaĝaj temas pri hobito nomata Bilbo Bagins, kiu estas forportata en neatendita vojaĝo de la sorĉisto Gandalf kaj kompanio da dek tri gnomoj. La Hobito estas rakonto pri granda aventuro entreprenita de la gnomoj por serĉi oron gardatan de drako. Hezitema partoprenanto en tiu ĉi danĝera ekspedicio, Bilbo Bagins unue estas komfortama kaj senambicia hobito, sed li eĉ surprizas sin mem per sia elturniĝemo kaj rompŝtelista lerteco. Renkontoj kun troloj, goblenoj, gnomoj, elfoj, kaj gigantaj araneoj, konversacioj kun la drako Smaŭg, kaj iom nevolonta ĉeesto ĉe la Batalo de Kvin Armeoj estas nur kelkaj el la aventuroj kiuj okazas al Bilbo. Bilbo Baggins estas alpreninta sian lokon inter la senmortaj personoj de porinfana fikcio. Verkite de J.R.R. Tolkien por liaj propraj infanoj, La Hobito ricevis tujan kritikistan aklamon kiam publikigita. La libro inkluzivas ĉiujn ilustraĵojn kaj mapojn de la aŭtoro.

Stranga Kazo de D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde
By Robert Louis Stevenson, translated into Esperanto by William Morrison and William W. Mann, and with illustrations by Mathew Staunton
2014. ISBN 978-1-78201-077-7

Jen hororiga rakonto de teruro, kiu perpleksigos kaj mirigos siajn legantojn. Forgesu pri la leĝeraj versioj, kiujn vi jam vidis en filmoj, kaj kolektu vian kuraĝon por eniri en la psikologian teruron de Jekyll kaj Hyde. La scenejo de la romano supozeble estas Londono, sed ĉiu paĝo estas trempita en la mistera etoso de Edinburgo—kie Robert Louis Stevenson naskiĝis. Ĉu ĝi estas Freŭda fabelo, moraleca parabolo, aŭ seksa alegorio? La decido estas via.

Esperanto-English Dictionary: Esperanta-Angla Vortaro
Compiled by Paul Denisowski, edited by Michael Everson
2012. ISBN 978-1-78201-006-7 hardcover, ISBN 978-1-78201-007-4 paperback.

Esperanto, la plej vaste parolata internacia planlingvo, estis la kreaĵo de Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu unue publikigis ĝin en 1887. Hodiaŭ Esperanto laŭtakse havas inter 100.000 ĝis 2.000.000 da parolantoj tutmonde. La plej kompleta Esperanta vortaro estas la Plena Ilustrita Vortaro, kiu estas disponebla ambaŭ rete kaj en presita formato, sed ĉar la PIV estas tute en Esperanto, la bezono por moderna Esperanta-angla vortaro restas akra por multaj esperantistoj. La Esperanta-Angla Vortaro de Paul Denisowski eble helpas plenigi parton de tiu bezono, almenaŭ surbaze de sia grandega amplekso, kun pli ol 52.000 kapvortoj. Ĉi tiu vasta vortaro estis kompilita uzante jam ekzistantajn glosarojn kaj ankaŭ multajn glosarojn, kiujn Denisowksi mem preparis, kaj ĝi enhavas multe da vortoj malofte trovitaj en pli malgrandaj vortaroj, inkluzive de granda nombro da sciencaj terminoj, precipe el la fakoj de medicino kaj matematiko. Oni esperas ke la eldonado de ĉi tiu vortaro helpos novan generacion de Esperantolernantoj en ilia ĝuado de ĉi tiu unika lingvo.

Trans la Spegulo kaj tion Alico trovis tie
By Lewis Carroll, translated into Esperanto by Donald Broadribb
2012. ISBN 978-1-78201-001-2

Alice’s Adventures in Wonderland estas somera rakonto, unue publikigita de Lewis Carroll (plum­nomo de Charles Lutwidge Dodgson) en julio 1865. Multaj el la personoj kaj aventuroj en tiu libro baziĝas sur ludkartaro, ekzemple la malbonhumora Reĝino de Keroj. Through the Looking-Glass and What Alice Found There, alimane, estas vintra rakonto, unue publikigita de Carroll en decembro 1871, en kiu la plejmulto de la personaro kaj aventuroj baziĝas sur ŝakludo. (Du personoj el la unua historio, la Marta Leporo kaj la Ĉapelisto, denove aperas en la dua sub aspekto de mesaĝistoj de la Blanka Reĝo, Haigha kaj Hatta.) En Through the Looking-Glass Carroll ankaŭ pli celas al plenaĝaj legantoj ol en sia antaŭa libro, uzante pli da vortludado kaj logikaj paradoksoj. Ĉe la fino de tiu ĉi libro oni ankaŭ trovos la “subpremitan” epizodon “La Vespo en Peruko”. Carroll originale intencis ke ĉi tio estu parto de Ĉapitro VIII de Through the Looking-Glass, sed li forigis ĝin nelonge antaŭ publikigado pro la instigo de John Tenniel, ilustristo de la unuaj eldonoj de ambaŭ verkoj. La specifaj cirkonstancoj pri ĉi tiu situacio estas pli detale priskribitaj en la Enkonduko al la epizodo, trovebla sur paĝoj 143–144.

La Aventuroj de Alico en Mirlando
By Lewis Carroll, translated into Esperanto by Donald Broadribb
2012. ISBN 978-1-904808-86-2

La traduko de Donald Broadribb, Alico en Mirlando, estis unue eldonita en 1996 de Bookleaf Publishing (Bakers Hill, Okcidenta Aŭstralio). Ĉi tion sekvis dua korektita eldono publikigita en 1999 de la rusa eldonejo Sezonoj, kiu poste produktis trian eldonon en 2004. Alia eldono estis publikigita en 2000, post la apero de la dua Sezonoj-eldono sed antaŭ tiu de la tria. Ĉi tiu versio estis memeldonita interrete de Broadribb mem en PDF-formato sub la plena titolo La Aventuroj de Alico en Mirlando, kun multe da korektoj kaj plibonigoj al la teksto, inkluzive de pli klara sistemo de interpunkcio por parolata dialogo. Sezonoj ŝajne ne sciis pri ĉi tiu PDF-teksto kiam ili produktis sian eldonon de 2004, ĉar en ĉi lasta mankas la ŝanĝoj faritaj en la interreta versio. Tial, kvankam oni povus ĝuste nomi la PDFon de Broadribb la tria eldono laŭ ĝia dato de publikigo, estas plej oportune nomi ĝin la “kvara eldono”, pro tio ke Sezonoj jam uzis la nomon “tria eldono” por sia teksto de 2004. La libro kiun vi nun tenas enmane estas la kvina eldono, sen ambiguo. Ĝi baziĝas sur la PDF-teksto de 2000 kaj korektas kelkajn preserarojn kaj negravajn malkonformaĵojn kiuj restis (aŭ nove aperis) en tiu teksto; krome, vortoj nun estas kursivigitaj multloke por konformi al uzo de kursivo por montri vortemfazon en la angla originalo.

La Aventuroj de Alicio en Mirlando
By Lewis Carroll, translated into Esperanto by Elfric Leofwin Kearney
2009. ISBN 978-1-904808-20-6

La libro Alice’s Adventures in Wonderland estas trezoro de la angla porinfana literaturo kaj estis unue eldonita en 1865. La libro estas tradukita en multajn lingvojn. Ĉi tiu traduko en Esperanton de Elfric Leofwine Kearney estis unue eldonita en 1910. Ĉi tiu nova eldono enhavas la famajn ilustraĵojn de Sir John Tenniel, kiuj unue aperis en la originala angla eldono.

Lewis Carroll estas pseŭdonimo: Charles Lutwidge Dodgson estis la vera nomo de la aŭtoro, kaj li estis lekciisto pri Matematiko en Christ Church, Oxford. Dodgson komencis la rakonton je la 4a de Julio en la jaro 1862, dum remboata vojaĝo sur la rivero Tamizo en Oxford kune kun la Reverend Robinson Duckworth, Alice Liddell (dek jaraĝa filino de la Dean de Christ Church) kaj ŝiaj du fratinoj, Lorina (dek tri jaraĝa) kaj Edith (ok jaraĝa). Estas ankaŭ klara laŭ la poemo ĉe la komenco de la libro, ke la knabinoj petis rakonton de Dodgson, kaj kontraŭvole li komencis diri al ili la unuan version de la rakonto. Multaj duonkaŝitaj referencoj pri la kvinopo troviĝas en la libro, fine eldonita en 1865.